eo
Leo Trocko,Vilhelmo Lutermano

La transira programo

Notify me when the book’s added
To read this book, upload an EPUB or FB2 file to Bookmate. How do I upload a book?
La ekonomio de Ĉinujo kreskegis en la lastaj jardekoj kaj, spite al la tutmonda krizo pro la koronvirso en 2020, ĝi ree kreskas, kvankam malpli, i.a. pro la tendenco en multaj landoj bremsi aŭ inversigi la ekonomian tutmondiĝon, pro kio Ĉinujo nun orientas al pli forta disvolvado de sia interna ekonomio, strebante al miksita sistemo de produktado kaj komerco, kiu integras la eksteran kaj internan ekonomiojn.
Sed ekonomia kresko kaj socia progreso ja ne iras nepre man-en-mane. Ne nur disidentoj dorlotataj de la okcidenta propagando, ankaŭ gvidantaj reprezentantoj de la Komunista Parto de Ĉinujo montras sin en zorgo pri la kreskanta abismo inter malriĉuloj kaj riĉuloj, pri la ĝis nun ne sufiĉe solvita diferenco inter urbo kaj kamparo, inter oriento kaj okcidento de la lando, pri la neceso investi pli por kontraŭagi la klimatan varmigon kaj pri multaj kromaj problemoj, kiuj estas ĝis nun ne sufiĉe akompanataj fenomeoj de la vigla ekonomia leviĝo.
Tamen, la fakto, ke tiuj problemoj elparoleblas kaj diskuteblas en la lando mem — kion atestas ne nur la tri kontribua1joj el la plumo de ĉinaj sciencisto, enprenitaj en tiu ĉi libreto, sed ankaŭ multaj gazetoj en la angla el la PR Ĉinujo -, esperigas nin, ke la verdikto de Manfred Szameitat “Sukcesa, sed ne socialisma” ne etos la lasta vorto pri la vojo de tiu giganta lando. Sed ŝajnas al ni necesa konatigi tiajn argumentjn, same kiel tiujn de aliaj analizistoj, kiuj venas al rekte malaj konkludoj.
Kvankam la 1-a eldono de tiuj ĉi tekstoj aperis jam en la jaro 2009, ili — escepte de pluraj ciferoj — ĝis nun perdis neniom da sia aktualeco. Pro tio la Monda Asembleo Socia (MAS) nun reeldonas ilin, interalie ĉar ili povas ankaŭ tre bone helpi kompreni la aktualan nov-orientiĝon de la ĉina ekonomio post la plejparta superado de la pandemio en la lando mem kaj dum la daŭra furiozado de tiu krizo tutmonde.
Ni rekomendas ankaŭ la ĵus eldonitan paroladon de la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj de aliaj aŭtoroj pri la marksismo en Ĉinujo (isbn 978–2–36960–252–1).
This book is currently unavailable
171 printed pages
Original publication
2020
Publication year
2020
Have you already read it? How did you like it?
👍👎
fb2epub
Drag & drop your files (not more than 5 at once)