eo
Books
Leo Trocko

Inter imperiismo kaj revolucio

Tiu ĉi verko pri la sendependa Kartvelujo de la socialdemokrata reĝimo estas jam la tria eldonita de MAS pri tiu temo. La unua, de Eric Lee: La eksperimento. La forgesi­ta revolucio de Kartvelujo 1918–1921 (MAS-libro n-ro 200), estis kritika respon­do al la teksto de tiu ĉi libro de Trocko kaj apogis sin sur tiu de Karlo Kaŭcko: “Kart­velujo. Socialdemokrata kampula respub­liko”, aperinta en Vieno, 1921, libro kiun Trocko ĉi tie ĝisfunde kritikas.
La paradokso en ĉio ĉi konsistas en la stranga fakto, ke Lee, laŭdante Kaŭckon kaj kritikante Trockon, faras tion tiel, ke tiu ĉi libro de Trocko glate legeblas kiel konvinka kritiko ne nur de Kaŭcko, sed samtempe de la tiam ankoraŭ ne naskita Lee! Trocko jam antaŭe tre bone konis la du ĉefajn protagonistojn de la kartvela politiko — Ĵordania kaj Ceretelli –, el ilia tempo en Petrogrado; kaj krome, kiel popolkomisaro pri defendo, konstruinto kaj gvidanto de la Ruĝa Armeo plej bone konis la militajn implikaĵojn de la sende­penda Kartvela Respubliko.
206 printed pages
Original publication
2019

Impressions

    👍
    👎
    💧
    🐼
    💤
    💩
    💀
    🙈
    🔮
    💡
    🎯
    💞
    🌴
    🚀
    😄

    How did you like the book?

    Sign in or Register
fb2epub
Drag & drop your files (not more than 5 at once)